Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kiu do dirus, pensus...

Kiu do dirus, pensus, ke
batal' ĉi tie bruis,
kaj antaŭ ne tre longa temp'
tiom da sang' elfluis?

Ni luktis, ĉirkaŭfermis nin
da malamikoj muro:
antaŭe mort' kaj post ni mort',
tag' estis de teruro.

Flugadis tiam tra l' aer'
kugloj por murda frapo,
alaŭdo trilas supre nun
ĉi super nia kapo.

Mortintoj sangaj sur la kamp'
tiam sin ĉie sternis,
kaj kie kuŝis kadavrar',
nun ĉie floroj ĝermis.

Kiu do dirus, pensus, ke
batal' ĉi tie bruis,
kaj antaŭ ne tre longa temp'
tiom da sang' elfluis?